Belartaj Konkursoj 2023

Alvoko al partopreno en la 74-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023 uea.org/aktuale/komunikoj/2022/Alvoko-al-partopreno-en-la-74-a-okazigo-de-la-Belartaj-Konkursoj-de-UEA-en-2023 La rezultojn oni anoncos kadre de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio (plej favorpreze aliĝu ĝis la 31-a de decembro 2022: uk.esperanto.net/2023). Partopreno tamen estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La […]

Tubaro

Tubaro estas esperanta retejo por filmetoj en Esperanto kaj pri Esperanto. En Tubaro laboras robotoj, kiuj kolektas tiajn filmetojn kaj afiŝas ilin ĉe la ĉefpaĝo. Momente Tubaro subtenas nur YouTube kiel fonton por la filmetoj. eo.wikipedia.org/wiki/Tubaro Vi povas helpi Tubaron en diversaj manieroj por plibonigi ĝin por vi kaj por aliaj uzantoj. tubaro.aperu.net/kiel-helpi/

Afrika Reto de Kolektiva Agado

por la Lingva kaj Kultura Identecoj (ARKALKI) Ni estas homa grupo, kiu subtenas ĉi tiun specifan afrikan reton kaj faciligas en ĝi rimedojn, kiuj garantiu daŭran laboradon pri la protektado kaj fortigo de lokaj identecoj rilate al lingvoj, kulturoj kaj seksa egaleco. La reto deziras labori kun la edukada sistemo, la loka aktivularo kaj la […]