CEE Spring 2022 – Centra Orienta Eŭropo printempo 2022

Michal Matúšov (vidu ankaŭ eo.wikipedia.org/wiki/Michal_Matúšov) skribis:

Saluton kara!

En Vikimedio EO ni organizas novan konkurson – aparten specialam – al kiu mi kore invitas vin!

Per kio speciala? Ĝi okazas en la angla Vikipedio! Vizitu la konkursan paĝon!

En Vikimedio EO ni laboras ankaŭ pri Esperanto, ne nur en ĝi. Kaj ne-Esperantaj Vikipedioj estas bonegaj por tiu ĉi celo! Avantaĝo estas, ke helpi verki pri Esperanto povas ankaŭ neesperantistoj. Tamen, spertoj de esperantistoj kiel vi estas ege valoraj kaj gravaj en tia ĉi konkurso, ĉar vi povas koncentriĝi pri la plej gravaj aferoj kaj aparte bone konas fontojn de kiuj vi povas citi informojn!

Tial mi invitas vin (se vi bone verkas en la angla) ankoraŭ hodiaŭ legi detalojn kaj mem partopreni!

La konkurso VikiPrintempo COE fokusiĝas pri la regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo. Kaj ĉar Esperanto devenas ĝuste de tiu regiono, ni povis facile inkludi ĝin. Fakte, dum lastaj jaroj partoprenantoj de VikiPrintempo en aliaj lingvoj plendis, ke ne estas sufiĉa materialo en la angla, de kiu ili povus traduki – tio estis nia inspiro por helpi krei altkvalitajn artikolojn pri Esperanto en la angla Vikipedio.

Apartan atenton ni dediĉas al la altprioritataj artikoloj pri Esperanto kaj L. L. Zamenhof. Ideale la konkurso (kaj vi 😉 helpu al ili esti elstaraj!

La konkurso daŭros ĝis la 31-a de Majo 2022, do venu kaj helpu kunverki!
Michal Matúšov / Uzanto: KuboF
Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO)
Prezidanto

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *