Helpi orfojn ĉe Ronda Esperantista Klubo

Elie HAVUGIMANA skribas:

Mi pli zorgas pri la nutrado kaj sano de infanoj suferantaj pro subnutrado en la lernejo Njiwa kiun enkadras orfaj infanoj.

Lernejo kreita de la Pastoro NGANGO MUHIMA, pro la militoj en la oriento de la DR Kongo kiuj daŭre lasas infanojn sen gepatroj ĝis nun sen helpo.
Tiuj infanoj estas kolektitaj por sperti bazan edukon en tiu lernejo kie moka sumo estas petita de la gardantoj por aĉeti sapon de la inspektistoj.
Je nia nivelo ĉe Ronda Esperantista Klubo, mi zorgas pri postkurado de subnutrado tra la legomĝardenoj. Ni kreis pilotkampon, kie ni plantas la diversajn semojn. kiam la plantidoj kreskas, la familioj kie loĝas tiuj infanoj estas provizitaj per plantidoj por transplanti en la ĝardenon hejme. La rikolto estas efika kaj (malpezigas) bone nutras la orfojn kiuj pasigis ĉiun tagon sen manĝi. Por la momento tie la sano komencas reveni. La resto de la rikolto post konsumo estas vendita por kompletigi la bezonojn de aĉetoj de lernejaj provizoj, vestaĵoj, ŝuoj ktp.

78 infanoj estas profitantoj por ĉi tiu sezono. ni intencas fari multe por ĉi tiu venonta kresksezono kun via subteno.

Ni petas vian financan kontribuon por fari pli bone favore al tiuj sen gepatroj por ke ili sentu sin komfortaj kiel aliaj infanoj kun gepatroj.

Ĉi tiuj gejunuloj ankaŭ lernas la lingvon Esperanto dum ni montras al ili, ke esperantisto estas iu, kiu esperas pli bonan estontecon.

Ni alvokas tiujn, kiuj havas la bona koro kaj volas savi ĉi tiujn orfojn subtenante miajn agojn, estas bonvenaj:
Retpoŝto: elie.esperanto{ĉe}gmail.com
UEA-Kodo: hnel-r

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *