Ĉu hejmo por Esperanto Norda Erikejo?

En Inzmühlen, norda Germanio, ne tro for (2 km) de la fervoja stacio, troviĝas iama junulara gastejo, kiu en la lasta tempo servis kiel hejmo de ne akompanitaj fuĝintoj. Nun la domo estas en posedo de la komunumo Handeloh kaj sufiĉe bone flegata. En somero 2021 fondiĝis kolektivo, kiu planas aĉeti la domon kaj por tio malfermis “brikokason” por regvidi la konstruaĵon al la origina celo de gastigado – sed ne nur por junuloj.

Estas pluraj homoj en la iniciato, kiuj deziras uzi la lokon por celoj sociaj, kulturaj, kreivaj. Mi aliĝis al la teamo kaj revas pri Esperanto-kursoj kaj kunvenoj tie. Mi invitas vin sekvi la aferon, eventuale kunfari, provizore en la germana lingvo:

www.herberge-inzmuehlen.de/?page_id=131
nordheide.bplaced.net/?Nordheide___Herberge_Inzmuehlen
www.facebook.com/groups/EsperantoNorddeutschland
frali.net/ene/#Klubo

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *