Bv helpi por la staĝoj de Greziljono

Karaj amikoj de Kulturdomo Greziljono!
Ni petas vian helpon. Por sukcesaj staĝoj en oktobro ni bezonas pli la aliĝantoj. Bonvolu mem aliĝi aŭ instigi viajn amikojn aliĝi. Infanoj tre bonvenas.

Inter la 18a kaj 25a de oktobro eblas kanti, bicikli kaj kursi (lingvaj ekzercoj kun Gunter Neue): https://gresillon.org/koruso
Inter la 25a de oktobro kaj 3a de novembro eblas elekto inter 3 kursoj (Szilva Szabolcz, Gunter Neue, Maja Meriaux) kaj aliaj aktivaĵoj por infanoj kaj adoltoj: https://gresillon.org/autuno
Si viaj gefiloj aŭ genepoj ŝatus festi Halovenon en Greziljono, ili bonvenas en nia evento preparita de teatra trupo – kun scenara kurso en la tuta teretaĝo de la kastelo. Venu solvi la misteron de la familio Noliserg

Elkore dankas M.C.E. – Maison Culturelle de l’Espéranto

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *