Ni disponigu Esperanton ankaŭ por Svahila-parolantoj

Respondeculo pri la projekto:
Nomoj: Espoir NGOMA KASATI
Fizika adreso: Gongo la mboto, Dar-es-alaam/ Tanzanio
Telefonnumero: +255 687543367
Retadresoj: espoirkasati{ĉe}gmail.com; espoirnakivula{ĉe}gmail.com

PRISKRIBO DE LA PROJEKTO

Celoj

Por vivteni la instruadon de Esperanto kaj garantii ĝian ĉiutagan uzadon per Svahila-parolantoj, mi bezonas havi eblecon kiu povas garantii la retan instruadon de Esperanto disponebla por Svahila-parolantoj. Fakte la ĉeesta instruado estas tiel centralizita, ke liliputa nombro de homoj povas ĉeesti ĝin kompreneble multaj dumtage pasigas la tutan tagon ĉe laborejoj, ke ne eblas partopreni kursojn ĉeestajn. Pro tio, mi celas krei retkanalojn ĉe YouTube, Facebook, kaj What’sApp (tiu ĉi jam ekfunkciis), k.a. kie miloj da lernantoj svahilaparolantoj povas konstante trovi Esperanto-kursojn ĉar evidente jam ekzistas retlernejoj en kiuj oni instruas Esperanton, sed la instruado okazas en aliaj lingvoj ĉefe france, angle, hispane, portugale, k.a, sed ne svahile. Tio konsidereble limigas nombron de esperantiĝantoj en la afrika svahila komunumo, tamen  granda tavolo da afrikanoj scipovas la Svahilan lingvon; tial mi prioritatigis tiun lingvon por kovri tiun lingvo-tavolon favorigonte ties anojn same kiel alilingvanoj ĝui kaj konatiĝi kun Esperanto per nunaj evoluintaj teknologioj.

PLANITAJ AGADOJ

Mi planas unue krei laboron, kiu sendube vivtenadu la instruadon konstante tio estas eluzi la enspezon de  tiu laboro trovitan por havi konstantan aliron al interreto, sekve krei retkanalojn ĉe YouTube, Facebook, Telegram, What’sApp (jam funkcianta) en kiuj mi sendados Esperanto-kursojn, fine aĉeti komputilon, kameraon kaj aliajn taŭgajn ilojn por filmado kaj reĝisorado kiuj ebligu koheran kurson kaj publikigi la kursojn en ĉiuj tiuj kanaloj. Tiele, eblos por Afrikanoj parolantaj la svahilan lingvon konatiĝi kun Esperanto. La projekto konsistas el eta komerco, vendado de rizo kaj vestaĵoj kies enpezo garantios la konstantan aktivadon nome retaliron, riparadon de materialoj uzataj por realigi tiujn retkursojn.

PRITAKSADO

Kunlabore kun la Afrika Komisiono de UEA kaj aliaj kontinentskalaj Esperanto-organizaĵoj, mi esperas fortikan kampanjon tra la tuta Afriko, ke nun jam ekestas Esperanta retkurso ankaŭ por Svahila-parolantoj. Krome, ĉi-instruado arigos gelerantojn el la plimulto de afrikaj landoj, oriente (ĉiujn landojn), sude kaj norde. Fakte tiu ĉi instruado pligrandigos la movadkampojn pro la fakto, ke ĉiu afrikano deziranta lerni la lingvon internacian Esperanto povas malmultekoste trovi ĝin ankaŭ en sia denaska lingvo svahila.

FINANCOJ

La respondeculo de la projekto havas neniom da mono, sed kalkulas al viaj helpo, kontribuoj, donacoj por starti la projekton kaj ĝin efektivigi.

Ĉu vi povas helpi transpublikigi mian projekton en tiu retejo?

Mi estas Esperanto-instruisto, mi konstatis, granda nombro da svahilaparolantoj ne tute trafas la oportunon lerni Esperanton, tial mi pensas fari tion.

Mi bezonas komputilon kaj kameraon…

Aliĝu al la konversacio

4 komentoj

  1. Saluton Espoir,
    Mi konsentas kun vi pri la neceso de svahillingvajn kursojn de Esperanto.
    Tial mi publikigis vian projekton (mallonge: ESWP) en la vikio de UEA sub esperanto-projektoj kaj ankaŭ en la kategorio Afriko faras.

    Krome mi volus tiri vian atenton al la projekto BKG en Bunda (Tanzanio). Ili provas ekuzi esperantigitajn komputilojn por interalie instrui Esperanton al svahilparolantoj.

    Mi pretas iomete pluhelpi vin, laŭ miaj ebloj.

    Amike, Piet COPPENS

    Ligiloj:
    uea.org/vikio
    uea.org/vikio/ESWP
    uea.org/vikio/Faras

  2. Saluton, sinjoro!
    Mi estas tre ĝoja pri tio, ke mia projekto plaĉis al vi. Uzi esperantigitajn komputilojn estas fakte tre bona afero laŭ mi, ĉar necesas havi ĉiujn taŭgajn ilojn por mildigi la filmetojn tiel, ke eĉ spektontoj trovu kuriozecon pri la nature esperantaj skibaĵoj. Peri min per tiu maŝino estas giganta kontribuo, kiu pli kaj pli igos mian agadon seriozega.
    Via kontribuo estas bonvena.

    Kore,
    Espoir.

  3. Aperis lernolibro en la svahila pri Esperanto. Pakaĵo de dekoj da ekzempleroj vojaĝas nun al Tanzanio, Kenjo, Ugando, Burundo, Ruandon kaj Kivuo. Bv esplori kaj uzi ĝin!
    Elkore
    Mireille Grosjean

  4. Dankon, estimata!
    Mi scivolas tre lerni ĝian enhavon kaj havi ĝiajn paperajn ekzemplerojn por printi. Nu, espereble pere de tiu libro eblos pure svahile instrui homojn pri Esperanto, ĉar foje iuj gramatikeroj fojfoje komplikas. Per esperantigita komputilo oni ja tute zorgeme povas plenumi multajn esperantecajn taskojn…

    Amike,
    Espoir

Lasi komenton

Lasi respondon al Espoir Ngoma Kasati Nuligi respondon