EVAA Esperantista Virina Asocio en Afriko festos en Decembro 2021

Saluton al ĉiuj gesamideanoj,

nome de EVAA, mi, Alexandrine Omba Tshamena, informas al vi, ke ni preparas eventojn en Decembro 2021 kun la temo: “festo”. Kial tiu temo? Ĉar dum tiu tago estos diversaj aktivecoj inter alie, piedludo, ne futbalo, sed alia ludo, nomata “NGXANGO”. Esperantistaj virinoj kontraŭ alia virina asocio ludos NGXANGO, ekspozicio, varbado, do, diversaj aktivecoj. Tiu evento okazos en la lando, kiu reprezentas nian virinan asocion “EVAA”. Por ke tiu evento realiĝu, ni bezonas vian subtenon finance, materiale, konsilojn, rimarkojn, ktp. 

Se vi volas, ke ni prezentu viajn agadojn, ekzemplo: “viaj verkoj, arto, ktp dum tiu tago, sen problemo ni prezentos tion. Vi povas kontakti nin rekte per nia retadreso: e.virina.en.afriko{ĉe}gmail.com

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Aliĝu al la konversacio

1 komento

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *