Helpo dum transloĝiĝo

Saluton,

Mi baldaŭ transloĝiĝos, fine de oktobro, kaj mi bezonos helpon.
(Des pli, ke mi suferas pro perikardiito kaj ne sufiĉe enspiras pro ŝvela koro. Mi ne povas anheli.)

Mi pretas gastigi (en gastoĉambro kun retaliro) esperantiston kiu bonvolos helpi min en ordinara facila transloĝiĝo en jam meblitan domon, purigado, instaliĝo, ordigo de ĝardeno, aŭ aĉetumado, aŭ dekoraciado kaj kuirado ktp.

Interŝanĝe mi povas instrui Esperanton aŭ violonon aŭ la francan.

Prefere ne fumu. Ni respektu higienajn konsilojn por limigi la kontaĝon. Mi estas vakcinita. Mi havas 2 facilajn katojn. Mi estas parolema.

Mia nova adreso estos aparta tutpreta dometo kun kvieta ĝardeno en la urbeto Rostrenen, en Bretonujo.

Mi atendas vin jam fine de oktobro.
Bonvenon kaj antaŭdankon pro via kompleza helpo!
Fransoazo Oazo +33 609 120 374
fransoazo{ĉe}uea.org

Publikigita de Françoise Noireau

Parolas nur Esperanton en la familio de 1992. Amatora muzikado per violono: por tradiciaj baloj, folkloraj ensembloj, geografio kvizo pri mondo-muzikoj, solista spektaklo de violonista klaŭno kun manpupo, amo-fabelo kun muzikaj ilustraĵoj per violono, kantado per karaokeo... https://www.youtube.com/channel/UCdph0yofjgIQHIo1w7DZ1HA

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *