Esploro pri stilo kaj esprimoj en Esperanto

Esplorista grupo, gvidata de Mireille Grosjean, lanĉis enketon cele al esploro de la stilo kaj esprimoj en Esperanto en priskribo de iu realaĵo.

La esploristoj deziras vidi, kiom grandaj estas la diferencoj en la priskriboj, kiom influas la stilon la origino de la priskribinto.
Ni petas vin vidi la tri, sube publikigitajn, ilustraĵojn kaj elekti unu el la tri bildoj. Bonvolu priskribi tion, kio okazas sur la bildo. Uzu maksimume cent vortojn.
Vian tekston kun familia nomo, persona nomo kaj loĝlando (aŭ/kaj regiono) sendu ĝin al la adreso mirejo.mireille{ĉe}gmail.com.

Ni kore antaŭdankas vin pro via valora kontribuo.

Nome de eta grupo de esploristoj: Mireille Grosjean

https://edukado.net/novajhoj?id=856

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *