Honoré Sebuhoro

Kara, antaŭ ĉio mi ĝojegas trovi tiun oportunecon saluti vin.

Pri mi (Biografio):

Mi estas Prezidanto de verda stelano-klubo (vsklubo ĉe gmail.com) en orienta provinco Kivu, distrikto Rutshuru/D.R.Kongo. Mi loĝas en distrikto Rutshuru apud landlimo el nia najbara lando Ugando. Tial ni ofte uzas la poŝtan adreson de tiu lando ĉar en nia orienta parto ne ekzistas plu poŝtoficejo.

Mi naskiĝis la 3an de marto 1974 en Kavumu/Norda Kivuo DRKongo.

Mi nur estas studento en Altlernejo ISP RUTSHURU, do senlaborulo.

Mi estis interesita pri internacia lingvo Esperanto kaj decidis ellerni ĝin sole sed kun interveno de nia kara instruisto Hans Bakker de 2004. Mi diplomiĝis en Esperanto kurso (programo de Hubert Ferez) en 2009. Tio estas, mi akiris tiun E-Diplomon de 8/10 (80/100) tra Afrika Centro Esperantista (A.C.E) el Toglando.

En 2006 mi iĝis individua ano de U.E.A ĝis nuntempe. La 3an de marto 2009 mi kreis E-klubon (Verda Stelano KLubo (V.S.K)) en nia distrikto Rutshuru.

En 2012 mi enkondukis E-kurson en nia nova lernejo nomita Instituto Béthanie/CEBCE REMERA ĝis nun. Ni bone evoluas pri Esperanto kurso en tiu ĉi lernejo. Instituto Béthanie estas lernejo kiun nia protestanta kreis por lukti kontraŭ la analfabetismo. Pro tio mi sole konceptis ideon por interesi tiun baptistan eklezion por enkonduki tian lingvon Esperanton de la paco kaj unuigo.

Tiu lernejo enhavas 4 klasojn venonjare ni havos 2 aliajn klasojn se Dio pruntas nin la vivon.

En la sama jaro 2012 mi iĝis membro de K.E.L.I./Nederlando ĝis nun.

Pri mia familio:

Mi edzighis al sinjorino Anita Dusabe (anitadusabe@gmail.com) de 2002 de tiam jam havas 5 gefilojn (la unua filo Prudent 11j, la dua filino Anne 9j, la tria filino Nadege 7j, la kvara filo Aùdaco 5j, la kvina filo Peter 3j), sed estas alia orfino nomita Betty de 14j, kies gepatroj estis mortigitaj kiam okazis milito en nia orienta provinco Kivu de 2008 inter L.Nkunda kaj konga registaro. Ŝi iĝis mia sesa infano en nia fajrejo.

Pri religio:

Mi estas kristano en Baptista eklezio (protestanta komuneco) kunlaborante kun kristanaj katolikoj ĉar Esperanto kunigas ĉiujn sen diskriminacio.Tial mi multe ŝatas ĝin ĉar per ĝi oni povas kunlabori kun la tuta mondo.

Konklude tre plaĉas al mi ricevi vian lastan retmesaĝon kaj kunlabori kun KELI-anoj, IKUE-anoj ĉar ni sentas nin en la sama ronda familio kun entuziasmo.

Nia kunlabordo estu forta kaj eterna!

interŝanĝi kulturojn

Kara E-verdulo,

Mi tre ĝojas ekkrei amikecon kun vi kvankam ne konas min.

Antaŭ ĉio, permesu sinprezenti antaŭ vi. Ja, mi nomiĝas s-ro Honoré Sebuhoro, edziĝis, kun 5 gefiloj loĝanta en orienta provinco kivu /DRKongo sed mi gastigas unu orfinon de 14j hejme. Tiu ĉi ne havas gepatrojn eĉ unu el liaj familianoj. Ĉiuj estis mortigitaj dum la pasinta milito (2010).

Mi ne povas forgesi sciigi al vi, ke ni loĝas en teritorio Rutshuru kiu situiĝas je 75km de Goma urbo. Rutshuru estas centreto kiu estas apud la landlimo de nia najbara lando Ugando. Tial ni uzas ofte poŝtadreson el Ugando sed ni estas konganoj. En nia loko ne ekzistas plu poŝtservo.

Mi esperantiĝis de 2006, kaj iĝis individua ano de UEA (UEA KONTO: hose-t). En 2009 mi mem kreis aktivan e-klubon (Verda Stelano-Klubo). Ĝi bone evoluas ĝis nun. En 2012 mi enkondukis E-instrudon en nia instituto Béthanie Rutshuru ĝis nun.

Mi volas amikiĝi kun vi per koresponde kaj interŝanĝi niajn kulturojn. Mi ŝatas naturon, turismon, kulturon, legaĵon, ktp. Mi estas laborulo instruisto pri E-kurso en tiu ĉi lernejo sed senpage. Mi neniam forlasis Esperanton ĉar ĝi kunigas multajn nacianojn. Plie, pere de tiu ĉi ni komuniki kun la tuta mondo. Verdire, kiam mi aŭdas la vorton (Esperanto) mi sentas admiron, flugon, inspiron kaj ĝojon. Do, mia vivo estas firme ligita kun Esperanto kaj kun miaj geamikoj. Fine, mi ĝuas ne nur l lingvon mem, nek la ŝatatan de mi legadon de E-libroj, mi ĝuas ankaŭ la interrilatojn de la klubanoj. Restu kunligita por esti en ronda familio. Ni multe interŝanŝos esperantajn ideojn pri la diskonigo de nia karega lingvo Esperanto.

Plej amike!
Honoré Sebuhoro
Eglise CEBCE REMERAPO
BOX 08 BUNAGANAKISORO/UGANDA.
Rete: honsebn ĉe gmail.com
Tel. +243 99 78 52 933
verkoj.com/verkistoj/honore-sebuhoro/

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://frali.net/Practice/, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Aliĝu al la konversacio

1 komento

  1. Dankon kara Sebuhore, vi vere ŝatas tiom Esperanton kaj vera esperantismano estas vi. Vi pene kaj ĝoje disvastigas ade Espranton en viaj ĉirkaŭaĵoj laŭeblece kaj pove.
    Estu vi feliĉa kun la tuta familiano via!
    Viaj esperantaj agoj estas tiom imitindaj

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *