Esperantista Virina Asocio en Afriko

Saluton karaj gesamideanoj.
Mi estas Alexandrine OMBA el DR Kongo, precize en la urbo Kinshaso. Mi gvidas Eo-virinan grupon en nia urbo kaj mi estas la fondinto de EVAA, kiu signifas Esperantista Virina Asocio en Afriko. Tiu platformo estis kreita kiam oni nomis min kiel unua virino en Afrika komisiono de UEA, do, “zorgantino de virinaj aferoj en Afriko”. Por antaŭenigi tiun ĉi asocion, mi ĉiam organizas diversajn agadojn por vivigi la grupon kaj por ke aliulinoj aliĝu en ĝi. Por ke ni iru antaŭen, mi pensis pri la disvolvigado de la Eo-virinoj, pro tio mi kun la komitato planas organizi konferencon, agadojn por ke virino estu sendependa. En Julio ni organizos konferencon kaj en Aŭgusto ni organizos agadojn, ni prezentos al la virinoj kiel baki bongustajn kukojn kiuj virinoj povus ankaŭ fari kaj vendi por gajni monon. Malfeliĉe mankas al ni materialoj por sukcesigi nian revon. Tiu kiu estas kortuŝita pri tiu mesaĝo pri la disvolvigado de la Eo-virinoj, povas kontakti min Vacape aŭ per mia retleteradreso: alexandrine.omba7{ĉe}gmail.com.
+243817264104
+243894119231
https://www.facebook.com/EVAA-Esperantista-Virina-Asocio-en-Afriko-366299587441845/

Kore
Alexandrine

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Aliĝu al la konversacio

1 komento

  1. Saluton karaj gesamideanoj!
    Mi estas Alexandrine OMBA la prezidantino de virina asocio EVAA, mi loĝas en la urbo Kinsxaso/DRKongo. Mi volas valorigi nian amikecan lingvon ESPERANTO per miaj iniciatoj prezentante Eo-filmetojn. Mi jam faris kelkajn, vi povas spekti ilin per Google vi skribu: ‘”vilagxo EGSR”. Mi vere serĉas subtenulon por daŭrigi miajn iniciatojn. Ĉar mankas al mi kamerao kaj kelkaj materialoj.
    Mi dankas tiujn kiuj subtenos.

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *