eŭropa agado

Klaus Leith estas membro de la Komisiono por eŭropa agado de UEA (EKU), komisiito de Germana Esperanto-Asocio (GEA): reprezentanto de GEA en la asembleo de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Li invitas al pluraj retkunvenoj pri la eŭropa afero: eventaservo.org/uzanto/klaus_leith. Ceteraj publikigoj en groups.io/g/germanio/.

Gazetara Komuniko de UEA:
UEA-kampanjo celas antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio
Eŭropa Unio (EU) konferencas ĝis printempo 2022 por decidi pri estonta evoluo de la ŝtataro. Kadre de tiu konferenco la eŭropuniaj civitanoj estas invitataj proponi ideojn.
UEA alvokas siajn membrojn loĝantajn en EU-landoj partopreni tiun civitanan konsulton per apogo de proponoj favore al nia lingvo. La UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj landaj asocioj kontaktos deputitojn en la Eŭropa Parlamento kaj en membroŝtatoj, atentigante pri la apogo de por-esperantaj proponoj, kaj argumentos por la realigo de tiuj proponoj. Tial la partoprenado de UEA-membroj en EU gravas: multnombra apogo ebligas al niaj organizoj efike plividebligi kaj antaŭenigi nian lingvon en EU.
Informoj pri la Konferenco, kiel partopreni ĝin, kion oni proponas kaj teknikaj konsiloj haveblas en la vikio de UEA (mallonge.net/UEA-vikio).

Bonvolu apogi tiujn proponojn:

https://bit.ly/propono-01

https://bit.ly/propono-02

https://bit.ly/propono-03

https://bit.ly/propono-04

UEA kalkulas je vi.

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *