Esperanto en la Eŭropa Unio

Ni diskutos.

Informa evento, 2021-06-17 je la 19-a horo laŭ mezeŭropa somera tempo (UTK+2), per zuma konferenco

Ni diskutas pri la iniciato de UEA/EEU rilate al la nuna eŭropunia Konferenco pri la estonteco de Eŭropo kaj specife ties elemento de “civitana konsulto”.

Kion ni celas? Kiamaniere ni faras? Ideoj? Kritikoj?

Tion ni priparolos.

Kelkaj aldonaj informoj troviĝas en la 2-paĝa informilo “Apogu Esperanton en la Eŭropa Unio”, alkroĉita en la invito de la Eventa Servo.

Klaus Leith

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *