Greziljono: julio-aŭgusto 2021

Saluton
Kastelo Grésillon proponas 3 Esperanto-kursojn inter la 23-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto 2021. Aldone serio da IEK- kaj AMO-prelegoj, ekskursoj kaj la eblo ekzameniĝi. Instruos Ilona Koutny el Poznan, Renée Triolle el PACA kaj Marc Giraud el Parizo. Vidu detalojn en https://gresillon.org/s3.
La kulturdomo Greziljono invitas infanojn, familiojn kaj geavojn al Festa Semajno por amuziĝi, lerni, kanti, ripozi kaj ludi. Vidu en https://gresillon.org/s4.

Junulara FESTeto prepariĝos por la 13a ĝis 20a de aŭgusto, Vidu en http://verdajskoltoj.net/festorevenas/
Naturistoj bonvenos en la Verda Naturista Semajno https://gresillon.org/s1 post la festivalo FestiNATUR’ komence de julio: https://festinatur.fr

Ĉiujn eventojn de Greziljono vidu en la agendo: https://gresillon.org/agendo
Bonvenon en via Esperanto-kulturcentro, kastelo Greziljono
kontakto: kastelo ĉe-signo gresillon.org
Bert

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *