Liaoning Recitado de Esperantaj Poemoj

Estimataj,
por la 134-a datreveno de Esperanto kaj la 1-a datreveno de sia fondiĝo Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK) solene okazigos La 2-an Liaoning Recitadon de Esperantaj Poemoj en la 25-a de julio, 2021, en Shenyang, ĉefurbo de la provinco Liaoning, Ĉinio.
Se vi volas partopreni, ni varme bonvenigas vin kaj atendas viajn verkojn kaj videaĵojn (malpli ol 4 minutoj) ĝis la 25-a de junio, 2021.
1- Ni aranĝos iujn esperantistojn voĉlegi la verkojn elektitajn.
2- Vi alŝutas vian videon al iu retejo aŭ alia reta servo se vi nemalfacile retsendas. Ni surloke elsendos tiujn videojn aljuĝitaj, kun bone aŭdebla voĉo kaj klare videbla vilaĝo.
3- Estas necese donitaj nomo kaj nacieco de la aŭtoroj kaj legantoj.
Se vi volas esprimi gratulojn aŭ bondezirojn al la recitado, ni atendas tiajn mesaĝojn ĝis la 10-a de julio,2021.
1- Ni aranĝos iujn esperantistojn voĉlegi viajn gratulojn.
2- Estas necese donitaj viaj nomo kaj nacieco.
Se vi volas helpi la recitadon, bv transsendi ĉi mesaĝon.
Mi pensas, ke la recitado estos unu el nemultaj grandaj eksterretaj Esperanto-aktivadoj en la mondo pro la pandemio, kaj kredas, ke ĝi vokas vian intereson.
Antaŭdankon pro via atento, helpo kaj partopreno.
Amike
Wu Guojiang
Prezidanto de LEKK
Retadreso: ghemelurboj{ĉe}sina.cn

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *