Richard (www.linkedin.com/in/richard-delamore) bezonas vian helpon. Ludu kaj donu al li viajn opiniojn pri la ludo (prefereble per la enketo kiu venas kun la videoludo).
La Ideo
Vi estas juna magiisto kaj vi devas trairi mondon plenan de demonoj kaj aliaj monstroj. Vojaĝante, vi devas lerni la magian lingvon de Esperanto. Do, esence, la videoludo instruas al la ludanto Esperanton dum tiu ludas.
La videoludo estas havebla nur por Vindozo. Tamen, estonte estos havebla por Linukso kaj Mac. Jen ligilo por elŝuti ĝin:
https://drive.google.com/file/d/1jz_whHEGHCRLKV_JyTR3YNE5ZuN7_KV4/view?usp=sharing

