reveno al normala vivo kaj investado

Karaj geamikoj!
La viruso daŭre malhelpas nian kutiman vivon, sed ŝajne la vakcinoj liberigos nin post 1-2 monatoj. Kun tiu espero, Greziljono preparas sian sekvan staĝon PRINTEMPAS de la 16a ĝis 24a de aprilo, kun intensivaj kursoj en 4 niveloj kaj kun ekzamenoj. Vidu detalojn en tiu paĝo: gresillon.org/printempo. Mi petas ke vi jam aliĝu, eĉ en la nuna situacio malcerta. Ni ne enkasigos vian antaŭpagon. Se fizika studperiodo ne povos okazi, niaj instruistoj okazigos retkursaron kiel en 2020. La sekva evento estos nia korusa-multaktiveca staĝo de la 28-a de aprilo ĝis la 2-a de majo: gresillon.org/koruso.
Aliĝoj en: gresillon.org/aligho

Niaj laboremuloj preparas la novan PMR-ĉambron por homoj en rulseĝo (gresillon.org/pmr) por kiu ni esperas ricevi de pli da donacoj (gresillon.org/donaco).
En 2019 kaj 2020 ni restaŭris la tegmentojn de la du kromdomoj. Por restaŭri rapide la tegmentojn de la kastelo, ni serĉas investemulojn pretaj aĉeti societajn partojn A kaj B (gresillon.org/spip.php?article221).

Jen kelkaj belaj fotoj Grésillon sub neĝo Grésillon dum nokto Natur-Arto en Grésillon

Je via sano!  Nia tria masko haveblas, jen ĝia foto.
Kore salutas
Esperanto-Kulturdomo, Kastelo Greziljono,
F-49150 Baugé-en-Anjou
kastelo{ĉe}gresillon.org 
+33 241 891 034 (respondilo)

frali.net/#contact

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *