Ju pli frue homoj ekscias pri Esperanto des pli bone. Pluraj esperantistoj tial laboras por la ideo prezenti Esperanton jam al lernejanoj en plej eble multaj landoj. Estas pluraj homoj, kiuj plenumas la taskon oferti al instruistoj kaj aliaj personoj en lernejoj kaj antaŭlernejoj bazan informaterialon taŭga por infanoj.
La materialo ekzistas kiel fonto en Esperanto kaj kiel tradukitaj versioj en pluraj naciaj lingvoj: angla, franca, germana, hispana, itala, nederlanda, (eble rusa?), turka.
La celo estas disvastigi la kampanjon al plej eble multaj landoj. Necesas pliaj tradukoj kaj homoj prezentantaj la materialon al lernejoj.
En la reto mi trovis: Klaus Friese et al. Eine Esperantostunde / Unu Esperanto-horo・Esperanto Hamburg (germane) „Eine Stunde über Esperanto für Kindergarten und Vorschule“, “Eine Schulstunde in Esperanto“・ILEI Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la mondo・Esperantoland Unu lerneja leciono pri Esperanto・Verkoj.com Lerniloj・UEA Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo, Komuniko N-ro 858 (2020-03-29)
En la retejo de Klaus Friese estas la Esperanto-versioj kaj la plej multaj versioj en naciaj lingvoj. Do ŝajnas konsilinde sendi la tradukotajn versiojn al li.
Eine Esperanto-Einführungsstunde für Vorschule/Kindergarten | GERMANA | 12 Seiten/paĝoj | Broschüre/broŝuro |
Unu horo pri Esperanto por infanĝardenoj kaj antaŭlernejoj | ESPERANTO | 12 Seiten/paĝoj | Broschüre/broŝuro |
Un’ora sull’Esperanto per scuole materne e bambini in età prescolare | ITALA | 12 Seiten/paĝoj | Broschüre/broŝuro |
Una lezione sull’Esperanto per le scuole | ITALA | 8 Seiten/paĝoj | Broschüre/broŝuro |
Eine Schulstunde über Esperanto | GERMANA | 8 Seiten/paĝoj | Broschüre/broŝuro |
Unu lerneja leciono pri Esperanto | ESPERANTO | 8 Seiten/paĝoj | Broschüre/broŝuro |
A lesson about Esperanto | ANGLA | 8 Seiten/paĝoj | Broschüre/broŝuro |
Une leçon d’Espéranto | FRANCA | 8 Seiten/paĝoj | Broschüre/broŝuro |
1-Esperanto hakkinda bir saatlik ders / turka teksto | TURKA | 8 Seiten/paĝoj | Broschüre/broŝuro |
Una hora de Esperanto | HISPANA | 8 Seiten/paĝoj | Broschüre/broŝuro |

