TELEPATIO

Ludu TELEPATIOn kun la retkolibroj la 10-an de Oktobro 2020 rete

Ĉu vi havas telepatiajn kapablojn? Eltrovu tion kun ni! (ankaŭ por komencantoj)

Ni ludis ĉi tiun ludon jam dum pluraj Esperanto-renkontiĝoj kaj ege amuziĝis. Jen la unua provo virtuale!

TELEPATIO:
La reguloj
1. Oni ludas en paroj.
2. Ĉiuj vidas sur la ekrano bildon aŭ vorton.
3. Ĉiu provas ene de minuto (unuope) noti laŭeble multajn vortojn rilate al la vidaĵo, SED
4. pensante pri tio KION LA LUDPARTNERO NOTOS!
5. La paroj interŝanĝas siajn notojn en la granda rondo: Ĉu ili ĝuste notis la pensojn de la partnero?
6. Por ĉiu trafo oni ricevas poenton.

Vi miros kiom same kaj malsame ni pensas… ( ◜‿◝ )

Ni ludos en Zoom. Pli da detaloj en Eventa Servo: eventaservo.org/e/telepatio


Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://frali.net/Practice/, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *