Multlingva Akcelilo MLA

La 15an de septembro la komisiono “Esperanto en lernejojn” de Espéranto-France sendis al la 55 000 bazlernejoj de Francujo retmesaĝon informante pri la ekzisto la Multlingva Akcelilo (MLA) ĉe Lernu.net – lernu.net/fr/instruado/lecionoj.

Jam kelkaj lernejestroj afable respondis ke ili deziras partopreni en la metodo. Espereble post kelkaj semajnoj aŭ monatoj junuloj povos krei kontaktojn kun aliaj lernejoj en la lando… aŭ eĉ en aliaj landoj !

Ni do alvokas vin kontakti la lernejojn de via lando por informi pri la MLA, tiel ke junuloj povu interŝanĝi per tiu metodo ankaŭ kadre de via Edukado-sistemo.

Kompreneble tiu agado gravas por ni ĉiuj!

Elkore salutas
Mireille Grosjean
prezidanto de ILEI

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *