Regulaj Skype-kunvenoj ĵaŭde

Esperantistoj el norda Germanio fondis antaŭ pluraj jaroj retan kunvenejon kaj ĝojas pri partoprenoj el foraj regionoj kaj landoj. Thomas invitas:

La Ĵaŭda Rondo renkontiĝas ĉiuĵaŭde je 20:30 ĉe Skajpo kaj interparolas pri Dio kaj mondo.

Sen kamerao por ŝpari datumkvanton. Krome estas kelkaj partoprenantoj kiuj havas nur malbonan interret-konekton, ekzemple en Afriko.

Dum la lastaj semajnoj ni estis nur duope aŭ triope. Do kunfaru.

Ligilo: https://join.skype.com/p2sSascmK9U5

Kore el Hameln

Thomas

https://join.skype.com/p2sSascmK9U5

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://frali.net/Practice/, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *