plenigi enketon en la paĝoj de UN en Esperanto

La nombro de aliĝoj al la grupo en Facebook [UN75 en Esperanto] kaj la nombro de reagintoj al la enketilo en la paĝoj de UN en Esperanto estas krize malaltaj. Se vi volas ke la oficistoj de UN pensu, ke Esperanto estas io atentinda, bonvolu aliĝi al listo en Facebook kaj respondi al la enketilo.

De: Tonkin, Humphrey <tonkin{ĉe}hartford.edu>
Jon Liechty, kiu kunordigas la respondon de la Esperanto-movado al la enketo pri UN-75, lanĉis fejsbuk-paĝon “UN75 en Esperanto”. Bonvolu nepre aliĝi al ĝi kaj kontribui komentojn (Jon kolektas ilin kaj plusendas ilin al UN), kaj konvinki aliajn homojn samon fari. Homoj el pli ol 50 landoj jam aliĝis, sed la nombro malaltas. Esperanto estas inter la lingvoj per kiuj oni povas plenigi la enketon. Nepre faru!: https://un75.online/?lang=epo
Humphrey Tonkin
Representative of the Universal Esperanto Association to the United Nations

Aliĝu al la konversacio

1 komento

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *