motor-vela boato

Karaj gesamideanoj mi estas JoKo Rinaldo – 75jara – el Padova.IT (najbare de Venecio).

Venis al mi kaprica ideo: en Francujo (ĉe la haveno de Montpellier) oni vendas – jam de multaj monatoj – jenan motorsailer FISHER 31 je 10 mt. Ĝin oni vendas je 35.000€
https://www.youboat.com/fr/d/voilier/fisher-boats/fisher-31/269249
https://portcamargue.boatshed.com/fisher_31-boat-270231.html#boatmedia-167
https://www.inautia.it/barca-43208122018064956549856515352455.html

Ĝi estus taŭga por esperantistaj pensiuloj, kiuj ŝatas vintrumi al la insuloj Kanarioj.
Tial mi pretus partopreni ĝian aĉeton societe, donacante la posedon al UEA.
Ĝin oni povus teni ankaŭ de printempo al aŭtumno najbare al Roterdamo, aŭ alie (Montpellier mem, Venecio, Napolo…).

Kompreneble
– por vivi ene de la boato ĉe la insuloj Kanarioj dum la vintro oni devas sparte vivi… en ĝi estas maksimume 5 kajutoj;
– estos bezonataj gvidantoj kun pilota breveto;
– se estas da interesatoj oni povos krei administran societon kun la koncernaj aĉetkotizoj. Oni devus evidente disdoni ankaŭ la elspezojn, ĉefe por la bontenado kaj dum la periodo en kiu la boato ne cirkulas… eble la boato bezonos kromajn elspezojn por la tuja cirkulado.

La motor-vela boato povus
– aŭ resti konstante ekzemple ĉe la insulo Tenerife… tiuokaze la societanoj devus ir-reveni per aviadilo;
– aŭ de printempo al aŭtuno reveni ekzemple al Venecio (aŭ Montpellier aŭ Roterdamo), kie la boato restus je dispono de la societanoj.

Ĉu tro aŭdaca projekto?

Kompreneble la boato (barko?) ricevus esperantan nomon.
JoKo (Johano-Karlo)
esperanto.pd.it.eu{ĉe}gmail.com

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://frali.net/Practice/, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Aliĝu al la konversacio

1 komento

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *