Saluton, kunfaremulo!

Esperanta Kunfarejo

Heroldo pri projektoj en kiuj aliaj partoprenu

Bonvenon al la Esperanta Kunfarejo. Tio ne nur estas listo de anoncetoj por kunfarado. Vi estas invitita fosi pri eblecoj kunfari. Ne temas pri aferoj, kiuj estis, sed pri komunaj aferoj, kiuj estas, estos kaj estu.

Por serĉkadreto vidu sube. Vi povas sekvi la retejon sen malfermi konton. Por fariĝi aŭtoro = mem inskribi vian proponon pri kunfarado, petu konton de la administranto. La plej ofta maniero publikigi ion estas peti afiŝon de administranto.

Bonvolu skribi mesaĝon, se vi bezonas ian helpon. Listo de la ĝisnunaj aŭtoroj: ArFrançoiseFrali (admin Frank Merla) ⋆ HermanRenatoYanpetro

Frank Merla malfermis telegram-grupon kaj retpoŝtgrupon. Li reaktivigis facebook.com/maklerejo/. Unuopaj anoncetoj de la Esperanta Kunfarejo aperas ankaŭ en soc.culture.esperantonubo.relinkedinreddittwittermediuminstagramxing

Okaze de plaĉo ne forgesu instigi viajn konatojn kunfari en la kunfarejo. Tio jam estus kunfaro en/por ni en la Esperanta Kunfarejo!

Legu pli

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://frali.net/Practice/, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Aliĝu al la konversacio

5 komentoj

  1. Interesa blogo tio estas. Gratulon. Mi volas fari esperantan teman kafodrinkejon. Kiel mi povas fari ĝin?

  2. Ĉu vi ĝin jam kreis? Se ne, jam eblas krei semajnan (aŭ komence monatan) babilrondon en ordinara kafejo*, ĉu ne? Kaj pli se ĝi bone funkcias! Bonŝancon!
    *almenaŭ en Francio, trinkjejoj enhavas ĉambron por renkontoj; ofte sufiĉas ke ĉiu partoprenanto prenu almenaŭ unu trinkaĵon.

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *