Regulaj Skype-kunvenoj ĵaŭde

Esperantistoj el norda Germanio fondis antaŭ pluraj jaroj retan kunvenejon kaj ĝojas pri partoprenoj el foraj regionoj kaj landoj. Thomas invitas: La Ĵaŭda Rondo renkontiĝas ĉiuĵaŭde je 20:30 ĉe Skajpo kaj interparolas pri Dio kaj mondo. Sen kamerao por ŝpari datumkvanton. Krome estas kelkaj partoprenantoj kiuj havas nur malbonan interret-konekton, ekzemple en Afriko. Dum la […]

KAEST

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto. Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 20201-4 de oktobro 2020 KAEST 2020 okazos rete: www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/?multi_permalinks=10158416467255289. Ĉi-jara ĉeftemo: “Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon”

Esperanto-kursoj per Zoom en diversaj lingvoj

Estis kreita la Irana Kursaro ‘Tibor Sekelj’, kiu celas okazigi per retaj kunvenoj kursojn pri Esperanto ĉefe en la lingvoj de Meza Oriento kaj de Azio. La kursoj estos poste disponigataj en YouTube. Irana Esperanto-Asocio metas sian Zoom-konton je dispono de ĉiuj, kiuj volas instrui Esperanton en siaj lingvoj. Se vi kapablas gvidi kurson pri Esperanto […]

esperanto@groups.io kaj aliaj

Yahoo limigis sian novaĵgrupservon kaj ŝajnas, ke tamen restas ankoraŭ sufiĉe multaj novaĵgrupamantoj. Dum en googlegroups ne okazas multe pli kiom koncernas novaĵgrupoj de esperantistoj – videblas pli kaj pli da novaj grupoj en group.io. Se vi volas mem rigardi kaj kunfari, vi povas serĉi per groups.io/search?q=Esperanto. Por la kunfarantoj de la estas la grupo […]

Redakti artikol(et)ojn por neesperantistoj

La kamparanoj de mia vilaĝo kutimis diri “kiam vi serĉas helpon, vi trovas konsilojn”. Ili certe pravis kaj tial nun mi klarigas al vi anticipe, ke ni bezonas helpon kaj ne konsilojn.Kunlabore kun la estrarano pri informado, So Jinsu, mi provas trovi kunlaborantojn por la malgranda labor-grupo “zorgantoj pri informado“, kiu ne kapalas plenumi ĉiujn […]

Nova Strategia Laborplano de UEA

Ekzistas Strategia Laborplano de UEA kaj Emilio Cid invitas kontribui al nova plano: Laŭ peto de la Estraro mi invitas vin kunlabori por la kreado de nova Strategia Laborplano. Ekde 2013 la mondo multe ŝanĝiĝis, do endas krei novajn gvidliniojn kaj celojn por UEA. Indas konsulti la malnovan Strategian Laborplanon de UEA 2013-2017 ĉe https://uea.org/strategio […]

Traduki de Esperanto al via regata lingvo

Ni, kiuj en Hungario zorgas pri la heredaĵoj de János Rózsás, ŝatus havi tradukojn en pliaj lingvoj de lia teksto (maks. 3 paĝoj en formato A4), en kiu temas pri lia 21-a naskiĝtago en GULAG, tiu kruela loko en kiu li travivis grandajn suferojn kune kun milionoj da homoj. TRADUKPETO: Ĉu vi pretas traduki al […]