Tokia universitato de Unuiĝintaj Nacioj

Ekzistas Universitato de Unuiĝintaj Nacioj en Tokio, unu.edu/about/unu (en la angla). Ili interesiĝas pri multaj mondaj problemoj, sed nek pri lingvaj kaj kulturaj homaj rajtoj nek pri Esperanto. Ĉu iu havas kontakton tie kaj povas helpi starigi rilatojn inter ili kaj la Esperanto-movado? Se jes, bonvolu kontakti “Esperanto en universitatoj – labor-gupo de ILEI/UEA/TEJO/ESF”.esperanto.en.universitatoj{ĉe}gmail.com aŭ renato{ĉe}esperanto.org

Esperanto-ligilaro

por homoj uzontaj/uzantaj la Internacian Lingvon frali.bplaced.net/ligilaro.html “Esperanto, ĉu ne estas tiu lingvo, kiun nur ege malmultaj homoj uzas?” Estas ne simpla aferoj konvinki tiajn demandantojn pri la multaj ebloj uzi la lingvon. Se homoj tamen decidas lerni/rekomenci lerni la lingvon, ili trovu praktikajn eblojn uzadi la lingvon. En la reto dise estas multa Esperanto-kulturo, […]

Fonduso Instigo

Kio estas Liberapay? Instigo-Liberapay subtenas Esperanto-agadojn, kiuj celas provizi retajn servojn en Esperanto kaj aliaj satelitaj agadoj. Temas pri jenaj projektoj: Eventa Servo (www.eventaservo.org), Komputeko (www.komputeko.net), Tradukado de Telegram (www.telegramo.org) kaj WordPress (www.wordpress.com) al Esperanto, Vikipedio, Vikidatumoj kaj aliaj vikimediaj retejoj (https://eo.wikipedia.org) kaj aliaj. Oni petas ripetiĝantajn pagojn de mono. eo.liberapay.com/instigo

BEK-Kurso, materialo libere alirebla

Dennis Keefe, aŭtoro de la “BEK”-kurso (la mallongigo signifu “Baza EKzercaro” aŭ “Baza Esperanto-Kursaro”), skribas en la enkonduko: “En ĉi tiu retejo vi trovos multe da informo pri la ekzercaroj de la kurso mem, kune kun aldonaj informoj pri kiel utiligi la ekzercojn kaj multe pli.” www.bekkurso.info

Teleskopo – Scienca revuo ne plu trovebla

Kiu scias kio okazis kun la retejo teleskopo.com? Ĉu ne estas esperantistoj por verki artikolojn al la sekva eldono de Teleskopo? Ĉu vere ne eblas fari sciencon en Esperanto? Ĉu esperantistoj volas nur verki en la angla? www.teleskopo.com atendas artikolojn, kie estas la verkistoj? Bonvole divastigu www.teleskopo.com al ĉiuj esperantistaj verkistoj, kiujn vi konas! Fonto: […]