Subteni PIV

En la jaro 2011 estis organizita kampanjo, kadre de kiu estis kolektita mono, kiu estis uzata por enretigo de la vortaro. La projekto daŭre bezonas konstantan teknikan kaj enhavan prizorgadon, do via daŭra subteno estas ege bonvena. Dankon al ĉiuj, kiuj ebligis kaj daŭre ebligas la funkciadon de tiu ĉi projekto. vortaro.net/subteni www.liberafolio.org/2020/02/11/lasta-tradicie-presita-piv-aperos-en-2020/

Movado por la libervola formorto de la homaro

“Ni povu vivi longe kaj malaperi” ⋆ vhemt.org ⋆ eo.wikipedia.org/wiki/Movado_por_la_libervola_formorto_de_la_homaro Nek nenion fari nek disdoni videaĵojn pri la persona farto helpas solvi la mondskalajn problemojn kaŭzitajn de homoj. Tamen konstateblas, ke en riĉaj landoj la nombroj de enloĝantoj malkreskas, rsp. ne kreskas pro envado de homoj el malriĉaj landoj. Surprize estas, ke envadintoj simile detenas […]

Helpilo verki sciencajn artikolojn

“Verki sciencajn tekstojn povas esti granda defio en via gepatra lingvo, des pli en Esperanto. Tiu-ĉi helpilo ekzistas por plifaciligi vian laboron kaj tiel glatigi la vojon al pli da Esperantaj sciencaj tekstoj – kaj helpi vin iĝi pli sukcesa sciencisto. Ĝi enhavas konsilojn por verki la kernan parton de scienca eldonaĵo – tamen ĝi […]

Esperanto estas ankaŭ identigilo kaj arta perilo

Herman Dekeŭnink skribis en nubo.re: “Esperanto ne sufiĉas por interesi sin al la lingvo mem aŭ eĉ lerni ĝin. Tial aperu tekstoj (ankaŭ en la stilo de facila.org) pri plej diversaj temoj, ankaŭ sciencaj. Iuj ekzistas jam: MONATO, sed ankaŭ ekstermovadaj revuoj kiel Le Monde Diplomatique en Esperanto, Global Voices en Esperanto, revuo Vrede, TED-Talks […]

Retkunveno – internacia babilado

fransoazo_oazo Ĉiun lundon de la 9-a ĝis la 11-a horo matene (UTC+2 Paris) por paroli kun niaj geamikoj el Oriento. us04web.zoom.us/j/179517195 Ĉiun ĵaŭdon de la 6-a ĝis la 8-a horo posttagmeze (UTC+2 Paris) por paroli kun niaj geamikoj el Okcidento. us04web.zoom.us/j/179517195 Pliaj detaloj tie: eventaservo.org/e/b6c8d9 Ne hezitu inviti viajn gelernantojn al nia retkunveno!Prezentu vin! Montru surprizon! […]

Klaĉ-Kunveno Post-Somera

ne estu koko, venu al kkps! KKPS, la Klaĉ-Kunveno Post-Somera, okazas preskaŭ ĉiujare en Nederlando en semajnfino ĉirkaŭ haloveno. Tamen ĉi-jare, en 2020, ĝi okazos en Danio. La naŭa KKPS okazos en Ry, inter Skanderborg kaj Silkeborg, de la 31-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 2020. Rigardu tiun ĉi filmeton por vidi la etoson de KKPS.